На главную Версии Эсперанто - версия
Эсперанто - версия

Ĉi retpaĝaro unue apiris februare de 2002 antaŭ mia vojaĝo en Turkion. Ĝia sola celo estis gastlibro, kiun mi uzis kiel rapida ligilo kun mia hejmo. Reveninte mi plenigis ĝin kun diversaj artikoloj, vojaĝ-raportoj, fotoj k.t.p

 

Ĉefa temo, al kiu ĉi paĝaro dediĉitas, estas petveturado. Ni evitas uzi interurban transporton, loĝi hotele kaj entute tuŝi turistan industrion. Ni volas vidi veran vivon de popolo, sed ne ostenton por turistoj. Mi strebas al tiuj lokoj, kiujn eŭropa civilizo ankoraŭ ne atingis.

 

Tiamaniere ni trapasis multajn landojn de Eŭropo, Azio, kaj Afriko. Ni ekvidis ke homoj estas multe pli bonaj kaj bonkoraj ol oni ilin aperigas televide kaj gazetare. Mi penas pli vojaĝi tra landoj de Azio – al ni ŝajnas ke tie homoj estas pli bonkoraj kaj korektaj ol en aliaj partoj de l’ mondo. Dum lastaj 10 jaroj ni studis multajn landojn de Azio kaj Afriko, rakontinte al homoj veron pri tiu parto de l’ mondo.

 

En Rusio ekzistas evoluita tradicio de sendependaj vojaĝantaj kluboj. Ni studas petveturadajn metodojn, verkas librojn kaj disvastigas tiun scion inter ĉiuj volontuloj. Ni estas adeptoj de pripensita risko. Ni scias ke se homoj loĝas ie ajn, ankaŭ ni povas loĝi tie, kaj ĉiam estas utile scii tiun vivmanieron, kia ajn ĝi ustus.

 

Kompleta filozofio ekzistas ĉi-tie. Mallonge, tio estas nia maniero de studado de l’ mondo. Sendepende de viaj interesoj, vi ĉiam povos ekscii pli, se vi veturos aliloken kaj rigardos ĉion per viaj propraj okuloj, ol se vi nur aŭskultos tion, kion aliuloj diros.

(Mihail Kolodin)

© muhranoff.ru 2002-2022
контент распространяется на условиях лицензии Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0

Страница сформирована за 0.020960092544556 сек.